www.Dankon.com
 
Saluton kaj bonvenon!

Jen loko por aĉeti domajnan (ankaŭ nomata kiel "regnan" aŭ angle "domain") nomon plej malaltkoste. (Jes, por via informo, el la tuta kosto de la nomo, mi gajnos plejmulte po US $1.35, kutime US $.50. Se vi konas kiel fari eĉ pli malaltkoste mi volus scii ankaŭ. Kaj pro tiu cifero vi ankaŭ lernas kial mi ne deziras enmeti amason da laboro por ĉi tiu projekto se la esperantistaro ne uzus. Tamen, plaĉus al mi ke estu esperantlingva metodo akiri nomojn kaj do mi faras ĉi tiom.)

Mi esperis uzi Esperanton por la tuta paĝaro sed mi nur povas fari kiel ili permesas min. Tiu signifas ke kie vi vere devas enmeti informaron pri la nomo aŭ por elekti nomon, ktp. ĉio estas en la angla. Oni diras ke iam ili permesos ŝanĝon de la lingvo. Mi vere ne kredas tiun kaj do mi faras ĉi tiel: Mi kreos paralelan sistemon kun Esperanta ekspliko pri kion fari ĉe la anglaj paĝoj. Mi esperas ke tiu helpos. Ĉar estas tiom granda sistemo, dum mi tradukos la paĝojn, se vi jam regas la anglan vi povos rekte enmeti la informaron kaj aĉeti regnan nomon malaltkoste.

o - Mi akiris la sistemon je 2002 sep 27. Ju pli da demandoj esperante des pli mi faros tradukojn de la komplikaj aferoj por akiri domajnan nomon. Bonvole diru al viaj esperantaj amikoj.
o - Nun estas nov 25 kaj nur unu persono uzis la esperantan sistemon. Mi ege deziras ke ni uzu esperanton kiel labora lingvo ne nur teorie. Bonvole uzu tiun metodon.
o - 2003 jan 21 - Mi jam akiris sufiĉe da petoj ke mi verkis paĝon Oftaj Demandoj. Dankon pro via subteno.

Se vi havus demandon kion fari antaŭ mi havos eksplkajn paĝojn, bonvole skribu al dankon@dankon.com.

Hello and welcome to Dankon.com.

That's Esperanto, The International Language in the other column. "Dankon" means "Thank you" in Esperanto.

This is the cheapest domain name registration i can make available. (Yes, for your information, i make at most about US $1.35, usually about US $.50 per domain. I won't be a millionaire anytime soon on this. :) If you can find a significantly cheaper method, please let me know. I am doing this project so that there will be a Domain Registrar using the Esperanto language. Of course, if you are reading this in English and are sufficiently capable of using English (about 9% of the Earth's population is in that category), then feel free to use this system and get the best deal on domain names that a "regular person" can make available.

If you have any questions or comments about this website or Esperanto, please write to me at dankon@dankon.com.

Dankon! :)