www . Dankon . com
 
Plej malaltkosta domajna noma registrejo havebla ĉe la reto!

Oftaj Demandoj

  • "Ĉu vere la plej malaltkosta?" - Nu, eble vi povus ŝpari iom da cendoj alie, sed ne multe. Kaj, ĉar mi estas certa ke mi ne riĉiĝos pere de ĉi tiu metodo, se mi povus malpliigi la prezon mi faros tiun. Se vi iam vidas prezon sufiĉe malplikosta, bonvole diru al mi, kie kaj kiom, kaj mi provos fari la saman ĉi tie.
  • "Ĉu la vorto estas 'domajno'?" - Mi aŭdis pri domajno, domajna nomo, regno kaj ret-regiono. Mi ne havas preferon kaj uzas tiun vorton kiun mi opinias estas plej klara. Se mi vidas ke la esperantistaro preferus unu vorton mi ŝanĝus al tiu.
  • "Ĉu la prezo estas po monato?" - Ne la prezo estas po jaro! Oni pagus malpli ol po US $10 jare por la nomo mem. Sed vidu malsupre por pli da informo.
  • Demandita:
    > Helpu min kompreni:
    >
    > Se mi volus starigi mian ret-regionon www.ia-reta-nomo.com, mi
    > pagus al vi la dolarojn kaj vi registrus la nomon.
    > Poste mi devus pagi por servilo en kiu fizike estu niaj paĝoj,
    > ĉu ne?

    Jes, vi bone komprenas. La reklamita prezo estas nur por akiri la nomon mem. Tiam oni devus havi fizikan komputilon kiu servus (eldonus/disdonus) la paĝaron (kaj la ret-poŝton, ktp). Dum la (bedaŭrinde anglaj) paŝoj ĉi tie por akiri nomon, estas peto por mono por multaj aliaj aferoj. Mi rekomendas ke vi ne pagu por la ceterajn aferojn se vi ne komprenas! Simple diru "Ne!" (angle "No thanks") kaj vi povus akiri la ceterajn poste se vi dezirus. Sed unu el tiuj demandoj estas pri gastiga servilo. Vi havas elektojn:
    • Se vi jam havas amikon aŭ apudan komercon kiu gastigus vian domajnan nomon, diru "ne" al la anglaj demandoj kaj nur aĉetu la nomon. Via gastiganto diros al vi kiel gasti ĉe si. Vi pagus kiom via gastiganto petus aŭ nenion, aŭ monate aŭ jare.
    • Se vi havos domajnon kiu estos ne profitcela kaj ne tro granda kaj vi povos zorgi mem, ttt.Esperanto.Org eble gastigus vin senkoste! Bonvole petu de ili pere de helprete (@Esperanto.Org).
    • Aliel, estas sufiĉe komplika scii kien gastigi. Mi mem gastigas multajn domajnojn ĉe miaj propraj komputiloj, sekure kaj malaltkoste, monate aŭ jare. Bonvole skribu kun detaloj de via situacio por pli preciza respondo.
Bonvole aĉetu vian domajnan nomon ĉi tie.
Se vi havus alian demandon aŭ sugeston, bonvole skribu al Dankon@Dankon.com. Multajn dankojn!